Esperanto - Nederlands
La kotizo por KKPS konsistas el tri partoj: loĝado, manĝado kaj programo.
Loĝkotizo
La bazaj kostoj por loĝado estas 35 € por la tuta evento. Por tiu prezo vi havas lokon en amasloĝejo kie vi dormos en via propra dormsako kaj aermatraco. Por 45 € vi loĝos en komfortaj plurpersonaj ĉambroj kun etaĝlitoj. Pro limigita nombro de ĉambroj, partoprenantoj, kiuj deziras liton en triopa ĉambro, pagos 60 €.
Pri litotolaĵoj (grava)
Se vi mendis liton estas nepra ke vi kunportu viajn proprajn litotolaĵojn (kusenon, matrackovrilon, litotukon). Se vi ne sukcese povas aranĝi tion, vi povus mendi ilin kontraŭ €20. Bonvolu averti nin pri tio antaŭ la 12-a de oktobro.
Manĝkotizo
La manĝkotizo por la tuta evento estas 25 €. Viandmanĝantoj, vegetaranoj kaj veganoj pagas la saman kotizon.
Programkotizo
La programkotizo varias inter 0 € kaj 30 €, depende de via aĝo kaj loĝlando. Tiel ni celas instigi junulojn kaj eksterlandanojn partopreni kaj tiel fari la eventon eĉ pli diversa. Trovu vian programkotizon en la tabelo sube:
| 18-jara aŭ malpli | 18-jara ĝis 30-jara | 30-jara aŭ pli | |
|---|---|---|---|
| Nederlando, Belgio, Luksemburgo, Germanio | 0 € | 20 € | 30 € |
| Aliaj loĝlandoj | 0 € | 10 € | 20 € |
Kiel pagi
Pagi estas ebla ĝiri al la bankokonto de NEJ:
Nomo: Nederlandse Esperanto-Jongeren
IBAN: NL85 RABO 0147 9494 24
BIC: RABONL2U
Bonvolu indiki en la ĝiro "KKPS 2026 <via persona nomo kaj familia nomo>"
Validigi per antaŭpago
Via aliĝo nur validas kiam vi antaŭpagis minimume 15 € al la bankokonto de NEJ. Vi ankaŭ rajtas pagi vian tutan kotizon unufoje.
Atentu: Se via aliĝo ne validas antaŭ 01-10-2026, malrabato de €10 aldoniĝos al via kotizo.